Hieraŭ, en mia flava salono, dum la juna advokato Gino, per voĉo raŭka pro pasio longe subpremata, flustris al mia orelo: „Grafino, kompatu min; forigu min, ordonu al via servistaro ne plu enlasi min; sed, pro am’al Dio, liberigu min de tia mortiga necerto, diru, ĉu mi rajtas aŭ ne rajtas esperi“; dum la kompatinda junulo sin ĵetis al miaj piedoj, mi, senemocie staranta, rigardadis min en spegulo. Mi ekzamenadis mian vizaĝon, esplore al iu falto. Mia frunto, sur kiu petolas bukloj, estas knabinaspekte glata kaj senmakula; flanke de la larĝaj aloj de mia nazo, super miaj ruĝaj lipoj iom ŝvelaj, neniu sulketo videblas. Neniam mi trovis iun blankan en mia longa hararo, kiam ĝi libere faladas laŭ bela ondar’ brilanta, pli nigra ol inko, al miaj blankaj ŝultroj.
Tridek naŭ jaroj! Mi tremas, skribante ĉi tiun teruran nombro
Mi donis bateton per miaj ŝpinilformaj fingroj sur la manon varman de l’ juna advokato, ŝanceliĝantan al mi, kaj ekpaŝis por eliri; sed, pelate de iu ajn sento (certe laŭdinda kompatemo aŭ amikemo) turnante min ĉe la sojlo, mi flustris, mi opinias, tiun ĉi vorton: „Esperu“.
Mi bezonas humiligi mian memfieron. La maltrankvilo, kiu ronĝas mian animon, tamen lasante netuŝita mian korpon, alternas kun la certeco pri mia beleco: mi ne trovas alian konsolon ol ĉi solan: mia spegulo.
Alian malpremiĝon mi esperas trovi skribante tion, kio okazis al mi antaŭ dekses jaroj kaj kiun mi rememoras kun akra volupto. Ĉi tiun mian notlibron, sub ŝirmo de tri seruroj en mia sekreta korespondujo, homa okulo neniam povos vidi: tuj post la skribofino mi ĵetos ĝin en fajron kaj disigos la cindrojn; sed konfidi al papero tiujn ĉi forajn rememorojn utilos por mildigi ilian akron kaj persiston. Gravuritaj en mia menso restas ĉiuj ago, vorto kaj precipe honto de tiu spirhaltiga periodo de mia paseo; la nefermitan cikatron mi senĉese provas revundi, ne klare sciante, ĉu pro juko, ĉu pro sufero.
Ho kia ĝojo, konfidi sole al si mem sen ia skrupulo, hipokrito aŭ hezito, tiujn malfacilajn konfesojn, la proprajn malnoblaĵojn, respektante nur la memoran veron malgraŭ la stultaj sociaj afektoj malfaciligantaj la konsenton! Mi legis, ke sanktaj anakoretoj, vivantaj meze de vermoj kaj putraĵoj (certe mem-malpuraĵoj) opiniis, ke ju pli ili plaŭdas en koto, des pli ili altiĝas. Same en humiliĝo ekzaltiĝas mia spirito. Mi fieras senti min tute malsama de aliaj virinoj; mia rigardo timas nenian spektaklon; en mia malforto troviĝas aŭdaca potenco; mi similas la antikvajn Romaninojn, prikantitajn de Parini en odo, kiuj turnis teren la dikfingron. Mi eble mismemoras, sed mi scias, ke dumlege vere ŝajnis al mi, ke la poeto aludas min.
Sen unuflanke la febro de tiuj daŭremaj rememoroj, kaj aliflanke mia timego antaŭ maljuniĝo, mi devus esti virino feliĉa. Mia edzo maljuna, misfarta, plenfida je mi, lasas min elspezi, kiom mi volas, kaj agi laŭ mia plaĉo; mi estas unu el la ĉefaj sinjorinoj de Trento; amindumantoj ne mankas al mi, kaj la ŝatata enviemo de miaj bonaj amikinoj, anstataŭ velki, floras ĉiam plu.
[Fragmento el la libro: Camillo Boito: Senso, pp. 10–13; el la itala esperantigis Jean-Luc Tortel (eldonis KAVA-PECH 2004).]
Pokud není uvedeno výslovně jinak, toto dílo i jeho jednotlivé části podléhají licenci Creative Commons Uveďte původ-Neužívejte komerčně-Nezpracovávejte 4.0 Mezinárodní License.
Created by Katjo